Gotika skulptarto aŭ gotika plastiko koncernas la mezepoka skulptarton, kiu ekestis en la epoko de kaj plejparte lige kun gotika arĥitekturo. Deire de la portalskulptaĵoj de la abatopreĝejo de Sankta Denizo (ekde 1137) kaj de la katedralo de Chartres en Francujo gotika skulptarto disvastiĝis en Eŭropo, antaŭ ol la renesanca stilo ĝin anstataŭis en la frua novepoko, kiu orientiĝis je la antikvo.